Job 6

1Ijob respondis kaj diris: 2Se estus pesita mia ĉagreno, Kaj samtempe estus metita sur la pesilon mia suferado, 3Ĝi estus nun pli peza, ol la sablo ĉe la maroj; Pro tio miaj vortoj estas plenaj de plendo. 4Ĉar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi, Ilian venenon trinkas mia spirito; La teruraĵoj de Dio direktiĝis sur min. 5Ĉu krias sovaĝa azeno sur herbo? Ĉu bovo blekas kolere ĉe sia manĝaĵo? 6Ĉu oni manĝas sengustaĵon sen salo? Ĉu havas guston la albumeno de ovo? 7Kion ne volis tuŝi mia animo, Tio nun estas abomeninde mia manĝaĵo. 8Ho, se mia peto plenumiĝus, Kaj se Dio donus al mi tion, kion mi esperas! 9Ho, se Dio komencus kaj disbatus min, Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min! 10Tio estus ankoraŭ konsolo por mi; Kaj mi ĝojus, se en la turmento Li ne kompatus, Ĉar mi ne forpuŝis ja la vortojn de la Sanktulo. 11Kio estas mia forto, ke mi persistu? Kaj kia estas mia fino, ke mi havu paciencon? 12Ĉu mia forto estas forto de ŝtonoj? Ĉu mia karno estas kupro? 13Mi havas ja nenian helpon, Kaj savo estas forpuŝita for de mi. 14Al malfeliĉulo decas kompato de amiko, Eĉ se li forlasas la timon antaŭ la Plejpotenculo. 15Miaj fratoj trompas kiel torento, Kiel akvaj fluegoj, kiuj pasas, 16Kiuj estas malklaraj pro glacio, En kiuj kaŝas sin neĝo; 17En la tempo de degelo ili malaperas, En la tempo de varmego ili forŝoviĝas de sia loko. 18Ili forklinas la direkton de sia vojo, Iras en la dezerton, kaj malaperas. 19Serĉas ilin per sia rigardo la vojoj de Tema, Esperas je ili la karavanoj el Ŝeba; 20Sed ili hontas pro sia fido; Ili aliras, kaj ruĝiĝas de honto. 21Nun vi neniiĝis; Vi ekvidis teruraĵon, kaj ektimis. 22Ĉu mi diris: Donu al mi, El via havaĵo donacu pro mi, 23Savu min el la mano de premanto, Aŭ liberigu min el la mano de turmentantoj? 24Instruu min, kaj mi eksilentos; Komprenigu al mi, per kio mi pekis. 25Kial vi mallaŭdas pravajn vortojn? Kaj kion povas instrui la moralinstruanto el vi? 26Ĉu vi intencas riproĉi pro vortoj? Sed paroloj de malesperanto iras al la vento. 27Eĉ orfon vi atakus, Kaj sub via amiko vi fosus. 28Nun, ĉar vi komencis, rigardu min; Ĉu mi mensogos antaŭ via vizaĝo? 29Rigardu denove, vi ne trovos malpiaĵon; Ripetu, vi trovos mian pravecon en la afero. 30Ĉu estas peko sur mia lango? Ĉu mia palato ne komprenas tion, kio estas malbona?

Copyright information for Esperanto